Fabeloj al Helenjo
Tiuj chi aliaj mushoj kvazau komprenis tiujn malbonajn pensojn kaj mortadis pocente. Ech ne mortis ili, sed kvazau ekdormis. Chiutage ili farighis chiam pli malmultaj, tiel ke jam superfluaj estis venenumitaj paperoj kaj vitraj mushkaptiloj. Sed por nia musho ech tio chi ne estis suficha: ghi volis resti tute sola. Vi pensu nur, kia agrablajho: kvin chambroj kaj nur unu sola musho!
III.Alvenis fine tia felicha tago. Unufoje matene nia musho vekighis sufiche malfrue. Ghi de longe jam sentis ian nekompreneblan lacighon kaj preferis sidi senmove en sia anguleto sub forno. Sed nun ghi sentis, ke io neordinara okazis. Sufiche estis nur, alflugi al fenestro, kaj chio komprenighis per unu fojo. Falis unua negho… La tero estis kashita per hela blanka kovrajho.
— Ha, jen kio estas vintro! — rimarkis ghi. - Tio ja estas tute blanka, kvazau peco da bona sukero…
Poste la musho konstatis, ke chiuj aliaj mushoj absolute malaperis. La malfelichuloj ne eltenis la unuan malvarmon, kaj ili ekdormis, kie ili okaze sin trovis. La musho en alia tempo kompatus ilin, sed nun ghi nur pensis:
— Nu jen estas bonege… Nun mi estas tute sola! Neniu manghos mian konfitajhon, mian sukeron, miajn pecetojn… Ha kiel bone!
Ghi chirkauflugis tra chiuj chambroj kaj ankorau unu fojon konvinkighis, ke ghi estas tute sola. Nun estas eble, fari chion, kion ghi volas. Kaj kiel agrable, ke en la chambroj estas tiel varme! La vintro estas nur sur la strato, sed en la chambroj estas varme, gaje kaj komforte, precipe kiam vespere oni eklumigis lampojn kaj kandelojn. Per unu lampo cetere okazis malgranda malagrablajho. La musho surflugis rekte sur la flamon kaj preskau brulis.
— Tio chi estas kredeble vintra mushkaptilo, — konsideris ghi, vishante la ekbruligitajn piedetojn… — Ne, vi min ne trompos… Ho mi bonege komprenas chion! Vi volas bruligi la lastan mushon? Sed mi tute ne volas… Ankau jen kuireja forno — chu efektive mi ne komprenas, ke tio chi estas ankau mushkaptilo?
Nur kelkajn tagojn estis felicha la lasta musho, sed poste subite ghi enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke shajnas ech neeble prirakonti. Certe al ghi estis varme, ghi estis sata, sed poste — poste ghi ekenuis. Flugadas ghi, flugadas, ripozas, manghas kaj denove flugadas — sed ho ve, ghi rekomencas enui poste ankorau pli ol antaue.
— Ha, kiel mi enuas! — pepis ghi per la plej kompatinda, delikata vocho, flugante de chambro al chambro. - Se nur restus ankorau unu musheto, ech la plej malbona, sed tamen unu musheto…
Kiel ege suferis la kompatinda lasta musho pri sia soleco — neniu volis kompreni. Certe, chi tio kolerigis ghin ankorau pli, kaj ghi sin altrudadis al homoj kvazau freneza. Al unu ghi sidighis sur la nazo, al alia — sur la orelo; alifoje ghi komencis flugi antau la okuloj. Unuvorte — ghi agis vere freneze.
— Nu kiel vi ne volas kompreni, ke mi estas tute sola kaj ke mi tre enuas? — pepis ghi al chiu. - Vi ech ne povas flugi, pro tio vi ja ne scias, kio estas la enuo. Se nur iu bonvolus ludi kun mi… Sed ne, por kio vi taugas? Kio povas esti pli mallerta kaj malgracia ol homo? La plej malbela kreitajho, kiun mi iam renkontis…
La lasta musho tedis la hundon, la katon — fine chiujn. Krome ghi ofendighis, kiam la onklino Olga diris:
— Ha, lasta musho… Mi petas, ke oni ne tushu ghin. Ghi vivu la tutan vintron.
— Kio estas chi tio? Jen estas vera ofendo. Shajne, shi ech opinias, ke shi faris komplezon al mi dirante "Ghi vivu". Sed se mi enuas! Se mi eble ech tute ne volas vivi? Nu jen, mi ne volas, ne volas…
La lasta musho tiel koleris kontrau chiuj, ke ech al ghi mem farighis terure. Ghi flugadis, zumis, pepis…
Araneo, sidanta en angulo, fine kompatis ghin kaj diris:
— Kara musho, venu al mi… Kia bela estas mia araneajho!
— Mi tre dankas… Jen ankorau aperis amiko! Nu, mi scias, kio estas via bela araneajho! Certe vi iam estis homo, kaj nun vi nur shajnigas vin araneo.
— Kiel vi volas, mi ja deziras bonon al vi.
— Ha, kia abomeno! Tio chi nomighas deziri bonon: formanghi la lastan mushon!
Ili tre malpacighis, kaj tamen la musho enuis, tiel enuis, ke ech neeble estas prirakonti. Ghi koleris kontrau chiuj, lacighis kaj laute diris:
— Se tiel estas, se vi ne volas kompreni, ke mi enuas, mi restos sidanta en angulo la tutan vintron… Jen! Jes, mi sidos kaj por nenio eliros…
Ghi ech ploretis pro malghojo, rememorante la pasintan someran ghojon. Kiom da gajaj mushoj estis; kaj ghi deziris resti tute sola… Tio chi estis fatala eraro.
La vintro dauris senfine, kaj la lasta musho komencis pensi, ke la somero tute ne revenos. Ghi volis morti kaj ploradis mallaute. Certe, homoj elpensis vintron, char ili elpensas entute chion, kio estas malutila al mushoj. Sed eble la onklino Olga kashis ien la someron, kiel shi kashas sukeron kaj konfitajhon.
La lasta musho estis tute preta, morti pro malespero, kiam okazis io eksterordinara. Ghi kiel kutime estis sidanta en sia anguleto kaj koleris, kiam subite ghi audis — zzzz… Komence ghi ne kredis al siaj propraj oreloj kaj pensis, ke io ghin trompas. Sed poste… Ho Dio, kio estis tio! Preter ghi flugis vera viva musheto, ankorau tute juna. Ghi jhus naskighis kaj ghojis.
— La printempo komencighas… la printempo! — ghi zumis.
Kiel ili ekghojis unu pri alia! Ili chirkauprenadis sin reciproke, interkisis kaj ech chirkaulekis unu la alian per la rostretoj. La maljuna musho dum kelkaj tagoj rakontadis, kiel malbone ghi pasigis la tutan vintron, kiel ghi enuadis sola. La juna musheto nur ridis per delikata vocho kaj neniel povis kompreni, kio estas enui.
— Printempo, printempo! — ripetadis ghi.
Kiam la onklino Olga igis forpreni chiujn fenestrajn kadrojn de l' vintro kaj Helenjo rigardis el la unua malfermita fenestro, la lasta musho shajne komprenis chion..
— Nun mi scias chion, — zumis ghi, elflugante tra la fenestro: — Ni, mushoj, faras la someron.