La aventuro de la dancantoj
“Mi petas nenion pli bone,” diris la usonano. “Mi supozas ke la plej bona motivo, kiun mi povas fari por mi mem estas la nepra nuda vero.”
“Estas mia devo averti vin ke tion, kion vi diros, oni uzos kontraŭ vi,” kriis la inspektoro kun la grandioza justeco de la Brita juro.
Slanio levis la ŝultrojn.
“Mi faras tiun riskon,” diris li. “Unue, mi deziras ke vi, sinjoroj, sciu ke mi konas ĉi tiun sinjorinon ekde kiam ŝi estis infano. Estis sep el ni en la bando en Ĉikago, kaj la patro de Elsa estas la ĉefo. Li estas sprita, estas aĉa Patriko. Estis li kiu inventis la dancantojn, [13] kiuj ŝajnas infanludaĵoj krom se oni hazarde havas ties ŝlosilon. Nu Elsa sciis pri niaj aferoj, sed ŝi ne povis toleri iun ajn nelaŭleĝan. Ŝi havis iom da honesta mono, do ŝi eskapis nin ĉiujn kaj iris Londonon. Ŝi antaŭe fianĉiniĝis al mi, kaj ŝi edzigus min, mi kredas, se mi havus alian profesion, sed ŝi neniel traktas iun ajn kontraŭleĝan. Estis nur post ŝia geedziĝo ke mi povis eltrovi ŝin. Mi skribis al ŝi, sed senresponde. Poste mi venis ĉi tien, pro tio ke ŝi ne respondas al leteroj, mi metis mesaĝojn, kie ŝi devis vidi.
“Nu mi estas ĉi tie dum monato. Mi loĝis ĉe tiu etbieno, kie mi havas teretaĝan ĉambron, kaj povas laŭvole eliri dumnokte, kaj neniu konscias pri tio. Mi faris mian plej eblan por kaĵoli Elsan foriri kun mi. Mi sciis ke ŝi legis la mesaĝojn, ĉar unufoje ŝi responde skribis al mi. Tiam mi perdis mian trankvilon, kaj komencis minaci ŝin. Per letero ŝi petegis al mi foriri, kaj diris ke krevigos ŝian koron se iu ajn skandalo venos al ŝia edzo. Ŝi diris ke ŝi malsupreniros kiam dormas ŝia edzo je la tria matene kaj interparolos kun mi tra la fenestro ĉe la fino, se mi foriros poste. Ŝi malsupreniris kaj portis monon penante subaĉeti min foriri. Tio kolerigis min kaj mi ekkaptis ŝian brakon kaj penis tiri ŝin tra la fenestro. Tiu momenton enhastis la edzo kun sia revolvero. Elsa sinkis surplanken, kaj ni frontis la alian vizaĝo-al-vizaĝe. Mi ankaŭ havis pafilon, kaj mi celumis ĝin al li por timigi lin por ke mi eskapu. Li pafis kaj mistrafis min. Mi pafis preskaŭ samtempe kaj li tuj faliĝis. Mi foriris trans la ĝardeno kaj dum mi foriris mi aŭdis ke oni fermis la fenestron. Tio estas la vero de Dio, sinjoro, ĉiu vorto: kaj nenion mi aŭdis plu ĝis tiu knabo rajdante venis kun noto, kiu igis min marŝi ĉi tien, kiel idioto, kaj fali en viajn manojn.”
Dum la usonano parolis, alvenis ĉelveturilo. Du policanoj estis ene. Inspektoro Marteno ekleviĝis kaj tuŝis la kaptiton surŝultre.
“Tempas por foriri.”
“Ĉu mi rajtu viziti ŝin?”
“Ne, ŝi ne estas konscia. S-ro Ŝerloko Holmso, mi esperas ke se mi iam ajn havas gravan kazon, ke mi havas bonŝancon kunlabori kun vi.”
Ni staris ĉe la fenestro kaj rigardis dum la ĉelveturilo foriris. Dum mi turnis min, mi ekvidis la paperon kiun la malliberulo ĵetis surtablen. Estis la noto, per kiu Holmso forlogis lin.
“Provu legi, Vatsono,” diris li ridetante.
Neniun vorton enhavis, krom la jena linio de dancantoj:
“Se vi uzas la ĉifron, kiun mi klarigis,” diris Holmso, “vi ekscios ke ĝi nur tekstas ‘VENU TUJ.’ Mi certis ke tio estis invito, kiun li ne povas refuzi, pro tio ke li ne povis kredi ke iu ajn krom la sinjorino konas ĝin. Do, mia kara Vatson, ni finis la kazon kaj ni igis la dancantojn rimedo por la bono, kiam tiom ofte ili estis rimedo por fieco. Kaj mi opinias ke mi plenumis mian promeson doni al vi iun nekutiman por via notlibro. Nia vagonaro foriros je 3:40, kaj mi kredas ke ni revenos ĉe Bakerstrato por la vespermanĝo.”
Nur unu epilogaĵo: La usonanon, Abĉjon Slanion, oni kondamnis je mortpuno ĉe la vintra asizo en Noriko, sed oni ŝanĝis tion al punlaboro pro tio ke estas certe ke Hiltono Kubito unue pafis. Pri s-ino Hiltono Kubito mi aŭdis ke ŝi tute resaniĝis, kaj ŝi ankoraŭ estas vidvino, kaj ke ŝi dediĉas sian tutan vivon por prizorgi la malriĉulojn kaj por administri la heredaĵon de sia edzo. [14]